Kongresa folio n-ro 4 – 27-an de marto 2016

image_pdfimage_print

57-a AKE – Las Grutas – Rio Negro

Cxi matene, la kongresanoj komencis alveni je la 9-a horo.
Por adiauxi la cxeestentajn, Gabriel kaj sia familio alvenis
cx la 9-a kaj duono. Li promesis sendi al la Ligo, la enhavon
de sia ne-farita hierauxa prelego pri Sxako kaj Esperanto en urbo Krespo.
La unua temo estis la Renkontigxo de Argentinaj Instruistoj.
Dum tiu renkontigxo, la cxeestantoj analizis la nunan situacion
de la instruado formala kaj neformala en nia lando, kaj
la diversaj opcioj kiujn la nuntempaj argentinaj instruistoj
havas por efike agadi. Oni rakontis pri la situacio de la
Argentina Lernejo de Esperanto kaj pri gxia baldauxa normaligxo,
cxar, ekde la komenco de la kreado de tiu institucio,
gxi fakte ne aktivis.
La dua temo estis la diversaj proponoj por festi la cxijaran
Ago-Tagon 2016, dum decembro. Oni funde analizis kaj eksplikis
la nuntempan situacion ankoraux ne solvita, inter ABAE kaj AEL.
Neniu temo estis kasxita, kaj la kongresanoj tute konsentis pri
komuna festado, farota en la Esperanta Hejmo , cxe la strato
Paraguay 2357. Se pro diversaj kialoj la cxeestantoj ne sukcesos
eniri la domon, ili simple faros la festadon cxe la pordo mem,
surstrate. La estraro de AEL devas interkonsenti kun la posedantoj
de la sxlosiloj, por arangxi la komunan festadon.
Finfine, la tria temo estis la Kongresa Temo: “Konsento konstruas,
malpaco detruas” , jam antaux-anoncita dum la malfermo de tiu cxi jara kongreso.
Ekde la malfermo gxis la fermo, la kongresanoj prilaboris
cxu individue, cxu grupe, la temon, kaj la fina rezolucio
estis akteptita de cxiuj, unu-anime.
Je la 12-a horo , tagmeze, la 57-a AKE estis fermita laux
la tradicioj de niaj kongresoj.
Post la fermo, la kongresanoj adiauxis sin reciproke,
promesante renkontigxi denove, la venontan jaron 2017,
en la provinco Entre Rios.
Laux mia impreso, observante iliajn vizagxojn kaj
auxkultante iliajn ridojn, mi rigardis etoson de
felicxo kaj espero.

Informis Ruben Sanchez

Deja un comentario

Tu dirección de correo electrónico no será publicada. Los campos necesarios están marcados *