Kongresa folio n-ro 3 – 26-an de marto 2016

image_pdfimage_print

57-a AKE – Las Grutas – Rio Negro

Cxi matene ni komencis nian aktivadon , laux la programitaj taskoj.
Oni faris la Ordinaran Jar-Asembleon de AEL 2016,
kaj ni sukcesis trakti la tutan tagordon, kaj pri la gravaj problemoj
okazantaj/okazintaj en Bonaero kaj la neebleco de AEL, eniri en
sian parte-propran domon.
Poste, alvenis la tempo por la prelego de Fernando Maia (Brasil) pri
dauxripova evoluo, kaj Esperanto.
Sekvis la literatura prelego farita de Adrián Alejandro.
kaj , je la fino de tiu prelego, D-ro Jorge Montanari prezentis sian
prelegon pri TEFA.
La lasta kafopauxzo estis tiel bona, dank´ al la muziko akordeone ludita
de Martin Corredera el urbo Toay (La Pampa), ke ne eblis al la
kongresanoj, havi pli da disponebla tempo por la prelego de Gabriel Wagner
pri Sxako kaj Esperanto en la urbo Crespo. Li promesis sendi al ni la
enhavon de la prelego, cxar pro la longaj distancoj, li kaj lia familio
devos veturi cx 18 sinsekvajn horojn, por atingi sian urbon akurate,
por repreni iliajn cxiutagajn taskojn, lunde matene.

Cxi vespere, kelkaj el la kongresanoj ekskursos al la “Kampoj de Salo”.
La aliaj restos en la urbo, gxuante siajn libertempojn cxar la vetero
vere estas tre agrabla.
S-ino Mirta Salvatierra cxeestis la teatrajxon kaj sxategis gxin.

Informis Ruben Sanchez

Deja un comentario

Tu dirección de correo electrónico no será publicada. Los campos necesarios están marcados *