Kongresa folio n-ro 2 -25-an de marto 2016

image_pdfimage_print

57-a AKE – Las Grutas – Rio Negro

Kiel anoncite en la unua kongresa folio, kelkaj kongresanoj alvenis hodiaux,
kaj rapide integrigxis al la jam cxeestanta grupo.
La provizora programo iom post iom estis adaptita al la novaj
cirkonstancoj, kaj jen la rezulto de la dua kongrestaga laboro:

Vendredo 25-a de marto

09:00- 10:20 Prelego 1: La Argentina Esperanto Ligo – strukturo,
funkciado, celoj. Rubén Sánchez (Neuquén)

10:20 – 10:40 Kafopaŭzo

10:40 – 11:00 Eksterordinara Asembleo de AEL
Oni aprobis la modifojn kaj gxisdatigon
de la Statuto de AEL

11:00 – 12:00 Prelego 2: Ludo kaj lernado . Teknikoj.
Gabriel Wagner (Entre Ríos)

13:00 – 14:00 Maratono Esperantista “D-ro Zamenhof”.
500 metroj: naĝado en la maro kaj apuda promenado
sur strando Por ĉiu kongresano.
Ne gravas la aĝo, sed la intenco kune “maratoni".

Inter la partoprenantoj estis lotumita unu libron kaj S-ino María Susana Burioni, el
urbo Crespo, Entre Ríos gajnis gxin.
Ankaux estis lotumita la Kongresan numeron 1 , por la venonta AKE.
S-ro Ernesto Vital, el urbo Neuquén, gajnis la KN 1-on.

18:00 – 19:20 Prelego 4: Unua Literatura prelego: Kiu estis Kabe?
Adrián Alejandro, (C.A.B.A., Buenos Aires)
19:20 – 19:40 Kafopaŭzo
19:40 – 20:30: Prelego 5: BEJO Agado Tutjara – Fernando Maia (Brasil)
20:30 – 20:50 : Prelego 6: Deveno de la litero “@”
Raimundo Carletto (Cipolletti, Rio Negro)

22:00 Arta Vespero: Frakasita Akto (“Acto Fallido”)
Hispanlinva teatro-grupo regiona
Tiun bonegan teatrajxon mi spektis hodiaux.

La fotoj pri nia kongreso, baldaux aperos cxe la Fejsbuka pagxo de AEL.

Informis Ruben Sanchez

Deja un comentario

Tu dirección de correo electrónico no será publicada. Los campos necesarios están marcados *